Servista libera volo
Por la ligo al aliaj lingvoj vidu [1]
Servista Libera volo [1] estas tiu filozofia kaj teologia koncepto laŭ kiu la homa estulo, en la nuna kondiĉo de heredulo de la spuroj de la origina peko, ne estas libera en la elekto plenumi tion kio estas bono antaŭ Dio kaj esti al li plaĉa kaj povi aliri la transmondan savon, ĉar lia volo estas obeigita al la peko kaj povas fari nur kion Dio konsideras malbono.
Laŭ tiu doktrino, fakte, la homo ne kapablas elekti inter la bono kaj malbono. Nur suverena kaj senpera interveno de Dio povas lin liberigi. Tio estas kion Dio faras en tiuj kiuj ekde la eterneco li decidis, senmerite el ilia flanko, donaci la gracon de la savo.
La servista libera volo koncernas la savigan aktivecon: laŭ Lutero, proponinto de tiu doktrino, la homo konservas la liberan volon en agado de la ordinara vivo.
Tiu doktrino, kiu estas unu el la kaŭzoj de la dividiĝo de la Katolika Eklezio el tiuj Protestantaj, naskiĝas el iuj konsideroj koncernantaj la antaŭscion de Dio.
Forta adhero al tiu principo kreiĝis en Marteno Lutero kiu estis ankaŭ la kreinto de la esprimo. Vidu lian verkon: “De servo arbitrio”. [2]
Al la koncepto servista libera volo kontraŭmetiĝas tiu de libera volo kiu en filozofia kampo defendas la kapablon de la homa estulo libere elekti, kaj en teologia kampo asertas la kapablon obei al Dio ordonanta la bonfaradon kaj kunlabori por sia fina laŭbiblia savo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Necesas distingi “liberon” el ”libera volo”: dum la libera volo restas firma kaj ĉiam igas la homon responsa je siaj elektoj, la libero varias laŭ la posedo de la vero. El tio devenas ke la esperanta vortigo "libera volo" posedas ion da malprecizeco ĉar tuttuje kompreni la distingon inter libero kaj libera volo malfacilas Krome, se Libera volo volas esti traduko de la latina «liberum arbitrium voluntatis», ĝi devus fariĝi “Libera decidemo de la volo”.
- ↑ Lutero faris el tiu sia principo la batalanta turnirulo kontraŭ la tradicia, kaj nuna en ĉiuj aliaj kristanaj eklezioj, teologio, laŭ kiu la justa kaj humila aktiveco en la obeo al Dio estas ago de la libera volo kaj do postulita kaj akceptata de Dio. Rilate tion oni vidu la kritikojn, al tiu principo, flanke de Erasmo el Roterdamo. Tiu skribis:
- Se la homa estulo ne posedas la kapablon libervole akcepti aŭ malakcepti la dian Gracon, kiu al li estas donacita, pro kio en la Biblio ĉeestas admonoj kaj riproĉoj, punminacoj kaj laŭdoj por la obeo?
- Se, krome, kiel predikis Lutero, la homo ne bezonas ekleziojn kaj interajn organismojn, sed li kapablas el si mem aliri la enhavojn de la Biblio estante la unika sacerdoto de si mem, kiamaniere akordigi tiun supozitan aŭtonomion kun la absolutan nekapablon elekti en la morala medio? (Erasmo en De libero Arbitrio).
- Se la homo ne kapablas elekti la bonon, kial puni tiun kiu krimas pro tio le mem ne povis ne sekvi la malbonon?
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]Itallingve:
- Martin Lutero, Il servo arbitrio (1525), a cura di Fiorella De Michelis Pintacuda, Claudiana, Torino 1993.
- Erasmo da Rotterdam, Il libero arbitrio (testo integrale) – Marteno Lutero, Il servo arbitrio (passi scelti), a cura di Roberto Jouvenal, Claudiana, Torino 1969. Terza edizione a cura di Fiorella De Michelis Pintacuda, 2004.